Lingvoj

Viktoro Medrano

☀️☀️
Rakonto per ESPERANTO sur Alia Planedo: Sur forega planedo, ekzistas du sunoj ĉe la blua ĉielo, Fortulo kaj Belulo. Ido demandas al sia patrino, “Kara Panjo, kial ekzistas du sunoj ĉe la ĉielo?” La patrino diras, “Ho, kia demando estas tio? Kiom da okuloj ci havas? Estas du. Kiom da manoj ci havas? Estas du.” La ido respondas, “Sed, Panjo, mi havas nur unu nazon… “

🌙 🌙
Rakonto per ESPERANTO sur Alia Planedo: Sur forega planedo, ekzistas du lunoj ĉe la nokta ĉielo, Leĝerulo kaj Pezulo. Ido demandas al sia patro, “Kara Paĉjo, kial ekzistas du lunoj ĉe la ĉielo?” La patro diras, “Ho, kia demando estas tio? Kiom da okuloj ci havas? Estas du. Kiom da manoj ci havas? Estas du.” La ido respondas, “Sed, Paĉjo, mi havas nur unu nazon… “

👹 💚 👺

LINGVOJ

eng ☆ ☆ ☆ ☆ ☆
Mi lernis la anglan ekde la etullernejo en Filipinoj. Kaj la lernado daŭris tra elementa, licea, kaj universitata niveloj en Kanado. Sciencfikcio per la angla interesas min.

tgl ☆ ☆ ☆ ☆ ☆
Mi komencis la tagalogan ekde la infaneco en la Manila Metropolo en Filipinoj. Mia familio devenas de la provinco Batangas.

epo ☆ ☆ ☆ ☆
Mi iomete lernis Esperanton dum mia adolesko en la 1980aj jaroj. Mi fariĝis aktiva Esperantisto ekde 1997.

ita ☆ ☆ ☆
Mi komencis lerni la italan post 2000. Mi scipovas la kompleksan fonetikan intervortan interligon. Mi jam vizitis Italion.

por ☆ ☆ ☆
Mi komencis lerni la portugalan ĉirkaŭ 2010. Mi akĉentas riodeĵanejre brazile. Mi jam vizitis Portugalion.

fra ☆ ☆ ☆
Mi komencis lerni la francan ekde la elementa grado 5 en 1976 en Kanado. La lernado daŭris tra licea kaj kolegia niveloj. Mi akĉentas parize. Mi ŝatas sciencfikcion per la franca. Mi vizitis Parizon trifoje, sed mi atingis Montrealon nur en la flughaveno.

jpn ☆ ☆ ☆
Mi iomete aŭtodidakte lernis la japanan dum mia adolesko. Mi studis ĝin dum unu jaro en la universitato. Mi uzis mian scion en la komputika laboro en Japanio dum la 1990aj jaroj. Mi nun ĝoje rigardas animeojn kaj muzikvideojn per la japana.

ina ☆ ☆ ☆
Mi komenciĝis kun Interlingvao ĉirkaŭ 2003. Mi fantazias pri la loko Blulando.

spa ☆ ☆ ☆
Mi iomete aŭtodidakte lernis la hispanan dum mia adolesko. Mi studis ĝin dum unu jaro en la universitato en Kanado. Mi ŝatas sciencfikcion per la hispana. Mi jam vizitis Hispanion kaj Meksikon. Mi akĉentas latinamerike.

jbo ☆ ☆
La intelektulo en mi ja preferas tiun ĉi violan aŭ purpuran lingvon Loĵbano kun ampleksa metamoderna strukturo, ekde ĉirkaŭ 2002.

tok ☆ ☆
Mi renkontis la tokiponan ĉirkaŭ 2002. Mi pli aktiviĝis en 2020.

nci ☆ ☆
Mi renkontis la klasikan naŭatlan en la sonkolektejo en la universitato en Kanado en la 1980aj jaroj. Mi aŭskultis belajn poemojn tie. Mi iomete verkis miajn proprajn poemetojn.

yua
Mi renkontis la jukatanan majaan dum ferio en Kankuno en Meksiko en 1992. Mi aĉetis librojn pri ĝi tie.

gug
Mi interesiĝis pri la gvarania post 2010.